Teo kaj Amo 中国国际广播电台
-
- 电视与电影
-
Voĉdonu por la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj"
Vian voĉdonon kaj takson atendas 45 filmetoj el 20 landoj de 4
kontinentoj ĉe
http://esperanto.cri.cn/filme/14tea3.htm
La voĉdonantoj havos ŝancon gajni nian donaceton-papertranĉaĵon pri “La 12
simbolaj bestoj” laŭ ĉina luna kalendaro, kaj ĉiusemajne naskiĝos almenaŭ
unu fortunulo el la voĉdonantoj. La voĉdonado daŭros ĝis
marto de 2015.
-
- video
Teo kaj Amo - Homo, kiu instruis Rusion teumadi
Mallonga rakonto pri rusa negocisto de XIX jarcento kiu disvolvigis en Rusio teon, tean komercon, tetrinkadon kaj estis amata aktivulo pri bonfarado. Aŭtoro:Vadim Biserov (Rusio)
-
- video
Teo kaj Amo (Kongo Kinŝasa)
Rozalinda laboras en restoracio, kaj Alekso eniras en tiu restoracio por renkonti lian koramikino Rozalia. Dank'al bongusta teo, Rozalinda edziniĝis… Aŭtoro: Alexandrine Omba Tshamena (Kongo Kinŝasa)
-
- video
Teo kaj historio
La avo rakontas al la nepino
historion pri la unua loka esperantistino kun teotrinkado -
- video
LA TRI TASOJ
Teofilo rutinas. En la teejo, kiun kutime li vizitas, konas Amelian
danke al teon donata de sia amiko Amateo. La estro de la Teofilo petas pretigi
raporton por la nokto. Teofilo atingas sian taskon. Sed tiu tago Amelia estas
maltrankvila. Teofilo profitas la okazon kaj sendas specialan teon. Ili ambaŭ konas inter si sed dum la venontaj
tri tagoj Amelia ne aperas.
En Kolombio, nia historio estas prezentata de tri varmaj tasoj; tiu
ĉokolada temas pri niaj kutimoj, tiu kafa temas pri nia societo kaj siaj
influoj, kaj la tea taso ĉiam akompanis nin en la malvarmaj kaj enuigaj tempoj.
Nuntempe, rilate al teo, herba teo estas kiu kutime estas inter ni (La
kolombianoj). -
- video
Ombro de teo
Fraŭlino Fang Wenwen kaj fraŭlo Xie Chang'an estas geamantoj jam 3 jarojn. Wenwen ŝatas kafon kaj Chang'an teon. Kiel forta kafo Wenwen estas aventurema kaj deziras romantikan amon. Kiel freŝa teo Chang'an estas modesta kaj esprimas amon per simpla maniero. Komence altiris Wenwen la karakterizaĵo de Xie Chang'an, sed rapide la malsamo elstariĝis. Poste Wenwen amikiĝis kun fraŭlo Du Ling kaj rapide falis en la romantikan amon de Du Ling kaj finis la amrilatojn kun Chang'an. Trista Chang'an lasis teon al Wenwen kiel la lastan donacon. Pri amo Du Ling ne estis serioza. Wenwen ekkonsciis la amon profundan de Chang'an. Aŭtoro: Zhao Caifeng (Ĉinio)
-
- video
Teo kaj amo (Turkio)
Turkio estas bela lando apud Mediteraneo. Ĉi tie multe da kutimoj estas el Ĉinio,la plej tipa estas teo. Sed la kuira maniero estas ne sama kiel la Ĉina. ĉi tia teo estas malsama ol la ĉina verda kaj flora teoj, la gusto estas amareta.Tial turkoj kutime metas kelkajn sukerpecojn en glason.Tion ne ŝatas multe da ĉinoj ,kiuj loĝas en turkio. Sed amo povas ŝanĝi ĉion... Aŭtoro: Ba Jingke (Ĉino loĝas en Turkio)